Registara Presejo de Usono | |||||
---|---|---|---|---|---|
Government Printing Office | |||||
state publisher (en) legislative branch agency (en) | |||||
Komenco | 1861 vd | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Situo | Vaŝingtono | ||||
Agareo | |||||
Lingvoj | |||||
Filioj | Government Publishing Office Police (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Registara Presejo de Usono (angle United States Government Publishing Office, akronime USGPO aŭ GPO [1]) estas federacia agentejo de Usono kun la tasko presi ĉiujn dokumentojn de la Kongreso, la Blanka Domo. kaj aliaj federaciaj agentejoj por produkti, akiri, katalogi, indeksi, aŭtentikigi, distribui kaj arkivi en cifereca formo uzante sekurajn rimedojn. La GPO produktas kaj distribuas la informproduktojn, kiel ekzemple la oficialaj usonaj pasportoj, nome de la Usona Departamento de Ŝtato kaj tiel kiel la oficialaj eldonoj de la Supera Kortumo, la Kongreso, la Administra Oficejo de la Prezidanto, administraj departementoj kaj sendependaj agentejoj.
GPO disponigas permanentan publikan aliron al federaciaj agentejinformoj tra la Federacia Cifereca Sistemo (www.fdsys.gov) kaj partnereco kun ĉirkaŭ 1,200 bibliotekoj trans Usono, same kiel tra reta librovendejo.